Vikipedio gajnis la Premion Princino de Asturio pri Internacia Kunlaborado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Merkredo, la 24-a de junio 2015

La reta enciklopedio Vikipedio, frata projekto de Vikinovaĵoj kiu enhavas 37 milionojn da artikoloj verkitaj en 288 lingvoj, gajnis la premion Princesa de Asturias de Cooperación Internacional (Premio Princino de Asturio pri Internacia Kunlaborado).

La juĝistaro de la hispana fondaĵo elstarigis la "daŭran kreskon" de la reta komunumo, kreita en 2001, komparante ĝin al la "spirito enciklopediista de la 17-a jarcento" ĉar ĝia modelo "demokratia, malfermita kaj partoprenebla, en kiu kunlaboras seninterese miloj da personoj el ĉiuj nacioj, sukcesis alproksimigi la universalan konon je ĉies atingo".

Blazono de la Fondaĵo Princino de Asturio

La projekto de libera enciklopedio naskiĝis la 15-an de januaro 2001, kiam la usona entreprenisto Jimmy Wales komencis la portalon kiel komplemento de Nupedia, helpata de la filozofo Larry Sanger. Wales kaj Sanger disvolvis kune tiun unuan embrion, kiu ĉesis funkcii en 2004, eklipsita de la sukceso de Vikipedio. La retejo, regata ekde tiam de la Fondaĵo Vikimedio, troviĝas inter la 10 plej vizitataj de interreto.

La juĝistaro, gvidata de la hispana eksministro pri Edukado kaj Defendo Suárez Pertierra, difinis la projekton kiel "grava ekzemplo pri internacia kunlaborado" kaj certigis ke ĝi temas pri "certa kaj estonta valoro kiu miksas modernecon kaj la uzon de novaj teĥnologioj". La eksa portugala ĉefministro Pinto Balsemão, ankaŭ membro de la juĝistaro, elstarigis ke estas premiata "la civila socio, ne oficiala institucio, sed io kreita de la civitanoj".

La enciklopedio, kiu jam estis konsiderata de la fondaĵo por esti premiita en 2014 kaj kiu estis inter la preferataj, havas 500 milionojn da vizitantoj monate kaj pli ol 25 milionoj da registritaj uzantoj, el kiuj 73 000 estas aktivaj redaktantoj. Dek du el siaj versioj superas unu milionon da artikoloj, kvankam oni ankaŭ povas legi tekstojn en indiĝenaj lingvoj, en Esperanto, aŭ mortintaj lingvoj kiel la latina. "Ni atestos ekspansion de la malgrandaj lingvoj. Tio forte afektos en la tuta mondo, ni dediĉos multe da atento por apogi tion", certigis Wales dum intervjuo pasintmaje, kiam signalis la bezonon simpligi la redaktadon de artikoloj kiel unu el la ĉefaj defioj.

Dudek tri kandidatoj el dek landoj konkuris por esti la premiito, al kiu oni donas 50 000 eŭrojn. La premio oni donas al kiuj "kies laboro pri temoj kiel publika sano, universaleco de edukado, protektado de la medio kaj la socia kaj ekonomia disvolviĝo estu grava kontribuo je internacia nivelo. Inter la kandidatoj estis, ekzemple, Unesko, la Armeo de Hispanio kaj la Eŭropa Kosma Agentejo. La pasintjara premiito estis la Programo Fullbright, kiu organizas programon pri internacia stipendioj.

Fontoj