Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-05-10

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Iri al: navigado, serĉi
Vikinovaĵaj mallongaĵoj
Wikinews-logo.svg

Vidu ankaŭ novaĵoj de:
AfrikoAmerikoOceanioAzioEŭropo

Mardo, la 10-a de majo 2011

Enhavo

Microsoft aĉetas Skype’on[redakti]

Mikrosofto konsentis aĉeti la firmaon «Skype Technologies SA» kun ĝia voĉa tujmesaĝilo Skajpo por 8,5 miliardoj da dolaroj. Skajpo funkcios kune kun diversaj Vindozaj programoj kaj aparatoj. Mikrosofto skribis, ke ĝi «intencas plu … subteni klientoprogramojn ĉe ne-Mikrosoftaj platformoj».

Fontoj:

Iuj trotuaroj en Moskvo estos kovritaj per platetoj[redakti]

Oni raportas, ke en Moskvo oni anstataŭigos 1,134 milionojn metrojn da trotuara asfalto per platetoj , por kio oni planas elspezi 4 miliardojn da rubloj. Anstataŭanto de urbestro diris, ke temas pri pli longe nedifektiĝanta materialo. Tamen iuj specialaj societoj esprimas zorgon pri ebleco de nesufiĉa kvalito de pavimado, kiu malbonigus la trotuarojn por homoj malfacile moviĝantaj (ekzemple per rulseĝoj).

Fontoj:

Domajnonomoj en .рф estos forpreneblaj pro ekzisto de similaj varmakoj[redakti]

Novaj kondiĉoj de disponigo de domajnonomoj en Ruslanda retregiono «.рф» preskribas, ke «RU-CENTER», la registristo, povas nuligi la disponrajton pro eventuala aŭ okazinta, laŭ «RU-CENTER», malobservo de ies varmarkaj rajtoj. La kondiĉoj estos uzataj ekde la 16-a de majo.

Fontoj: