Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2010-12-24

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Iri al: navigado, serĉi
Vikinovaĵaj mallongaĵoj
Wikinews-logo.svg

Vidu ankaŭ novaĵoj de:
AfrikoAmerikoOceanioAzioEŭropo

Vendredo, la 24-a de decembro 2010

Mallongaj raportoj el Rusio.

Enhavo

Estas konfirmita Rusia normo pri OpenDocument v1.0[redakti]

Je la 21-a de Decembro, Rosstandart (Росстандарт, Федеральное агентство по техническому регулированию и метрологии) konfirmis normon "ГОСТ Р ИСО/МЭК 26300-2010", priskribantan datenaranĝon por oficeja programaro kiel OpenOffice.org, "OpenDocument" (versio 1.0), idente al la normo "ISO/IEC 26300:2006".

La dokumento ekvalidos kiel normo la 1-an de Junio 2010. Utiligado de la normo estos nedeviga.

Fontoj

Halto de funkciado ĉe la "griza" linio de Moskva subtera fervojo[redakti]

La metrolinio (ruĝe) sur mapo de Moskvo

Vendrede ĉirkaŭ 10:40 laŭ la Moskva tempo, en la stacio Tulskaja de la metrolinio "Serpuĥovsko-Timirjazevskaja", viro falis sur relojn kaj pereis sub radoj de vagonaro. Por forigi la korpon, oni malŝaltis la elektrokondukan relon kaj ĉesigis vagonartrafikon inter la stacioj "Nagornaja" kaj "Serpuĥovskaja" direkte al "Ĉeĥovskaja". Homoj, bezonantaj veturon, devis uzi surteran transporton, kio kaŭzis grandan vojŝtopiĝon ĉe "Nagornaja".

Fontoj