Vikimanio ĵus finiĝis en Ĥajfo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vikimanio 2011

Mardo, la 9-a de aŭgusto 2011



Israela urbo Ĥajfo akceptis proksimume 600 vizitantojn el kvindek landoj dum ĉi-jara Vikimanio. Tio estas ĉiujara tutmonda konferenco temanta pri Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj.

Ĉefceloj, kiujn komunumo de Vikipedio nuntempe havas, estas ĝia plivastigo en evolulandoj kaj profundigo de la kunlaborado kun kulturaj institucioj, kiel biblitekoj, galerioj kaj muzeoj. Ĉio kun moto, kiu jam estinte fariĝis moto de tuta komunumo de Vikipedio: „Imagu mondon, kie ĉiu homo povas libere uzi ĉiujn homajn sciojn. Jen tian mondon ni establas.“

Asaf Bartov, eksmembro de Israela filio de la Fondaĵo, Vikimedio Israelo kaj nuntempe reprezentanto de Fondaĵo Vikimedio por regiono de evolumondo, jam post la Vikimanio forveturis por serio de paroladoj en Kenjo. „Ni strebos ricevi maksimuman efikon rilate elspezojn de tempo kaj mono. Nunjaro estos tre grava, rilate la kreskon de kvanto de libere disponeblaj informoj, kiujn Vikipedio kreos kaj disponebligos al landoj de Tria Mondo,“ li diras.

Sed ankaŭ en disvolviĝintaj regionoj atendas Vikipedion ankoraŭ multe da laboro, rememorigas unu de organizantoj de Vikimanio, Tomer Ashur. „Ni devas plibonigi en ĉiuj lingvoj, kio signifas plibonigon de la teĥniko de skribo kaj uzon de pli fidindaj fontoj, por plialtigi la fidindon de tuta Vikipedio,“ li aldiris.

Vikimanio komenciĝis en Ĥajfo je la 4-a de aŭgusto kaj finiĝis je dimanĉo, la 7-a aŭgusto.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Haifa hostí Wikimanii, el ĉeĥa Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).