Verĥovna Rada ordonis tuj senarmigi kontraŭleĝajn armitajn trupojn en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de aprilo 2014

Aktivulo de la Dekstra Sektoro

La 1-an de aprilo 2014 la Verĥovna Rada de Ukrainio ordonis al la Ministerio pri internaj aferoj kaj la Sekurecservo de Ukrainio tuj senarmigi kontraŭleĝajn armitajn trupojn, kiuj nun ekzistas en la lando. Tiun dekreton jesis 256 deputitoj. Provizora prezidanto Aleksandr Turĉinov komentis, ke la kontraŭleĝaj armitaj trupoj “ne estas politika problemo, sed nur la respondeco de la povaj institucioj”. Li aldonis, ke armitaj homoj povas esti nur en oficialaj institucioj, ekzemple en la antaŭnelonge establita nacia gvardio.

La dekreton iniciatis gvidanto de la parlamenta frakcio de la partio “Batkivŝĉina” (esperante: Patrujo) Sergej Sobolev. Li memorigis, ke la registaro dum kelkaj semajnoj deklaris la eblecon senpune fordoni kontraŭleĝe akiritajn armilojn kaj tion faris miloj da homoj, kiuj estis pro tio senigitaj je eblaj akuzoj. Sed nun tiu tempolimo finiĝis kaj posedantoj de la kontraŭleĝaj armiloj alfrontos respondecon pri tio. Li ankaŭ subtenis sian sampartianon, iaman deputiton kaj nunan ministron pri internaj aferoj, Arsen Avakov kaj refutis postulojn pri lia eksigo. Supozeble tiun dekreton instigis la antaŭtaga incidento en la centro de la ukraina ĉefurbo. La 31-an de marto je ĉirkaŭ 22:00 laŭ la moskva tempo apud la restoracio “Mafija” (esperante: Mafio) okazis interpafado.

Tri homoj estis vunditaj, el kiuj du grave. Inter la vunditoj estas du memdefendantoj de la Majdano kaj vicurbestro de la Kieva administracio Bogdan Dubas. Ĉiuj ili nun troviĝas en malsanulejo.
Arsen Avakov, ministro pri internaj aferoj de Ukrainio

La pafinto estis aktivulo de la Dekstra Sektoro. Li estis blokita en la kafeja necesejo fare de aliaj aktivuloj. Antaŭ ol alvenis milico, la kafejon eniris reprezentantoj de la Dekstra Sektoro, kiuj prenis la pafinton kaj forkondukis al hotelo “Dnepr” (esperante: Dnepro). Poste la Ministerio pri internaj aferoj informis, ke la pafinto estis kaptita kaj nun prienketata. Alvenintaj milicanoj ĉirkaŭbaris la hotelon. Matene la 1-an de aprilo aktivuloj de la Dekstra Sektoro forlasis la ejon kaj tien eniris la milico.

Matene eskortataj de la milico la reprezentantoj de la Dekstra Sektoro, kiuj troviĝis en hotelo “Dnepr”, forlasis tiun ejon kaj organizite direktiĝis al unu el apudurbaj ripozejoj. Nun en la hotelo laboras ekspertizistoj. Tie estis trovitaj kelkaj armiloj.
Oficiala sciigo de la Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio

Antaŭe jam okazis konfliktoj inter aktivuloj de la Dekstra Sektoro kaj milico. Nokte de la 24-a al la 25-a de marto en Rovno estis mortigita fama aktivulo Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij).

Fontoj