Vatikano agnoskas la Palestinan Ŝtaton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 16-a de majo 2015

Pasintmerkrede, Vatikanurbo agnoskis Palestinon kiel Ŝtato, fine de duflanka komisio kiu redaktis traktadon inter ambŭa ŝtatoj, informis la Servo pri Informado de Vatikano.

La oficiala teksto de la Komisio regulas la esecajn aspektojn kaj agadon de la Katolika Eklezio en la azia lando. De la Komisio partoprenis monsinjoro Antoine Camilleri, vicsekretario pri Rilatoj de la Sankta Sidejo kun la Ŝtatoj, kaj la ambasadoro Rawan Sulaiman, vicministro pri Eksteraj Rilatoj por Multflankaj Aferoj de la Ŝtato de Palestino.

Placo Sankta Petro, kie okazos la kanonizado.
Fonto: Diliff/Wikimedia Commons

Laŭ la informo "la renkontiĝo disvolviĝis en stimula kaj konstruema atmosfero. Rekonsiderante aferojn jam ekzaminitaj je neformala nivelo, la Komisio konstatis plaĉe la progresoj atingitaj pro la formulado de la teksto de la Traktado kiu protaktas la esencajn aspektojn de la vivo kaj agado de la Katolika Eklezio en Palestino."

La Traktado regulos temojn kiel religia libereco, preĝejoj kaj impostoj, i.a. Francisko ricevos sabate la palestinan prezidanton Maĥmud Abbas en Vatikanurbo, kie la Traktato estos subskribita fare de ambaŭ ŝtatestroj. La vizito de Abbas okazas kadre de la kanonizado de du monaĥinoj palestinaj en la Placo Sankta Petro: Marie Alphonsine Danil Gatthas, de Jerusalemo kaj Mariam Baouardy, de Galileo.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El Vaticano reconoció a Palestina como Estado, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

  • (hispana) [www.lmcordoba.com.ar/nota.php?ni=204260 «El Vaticano reconoce al Estado Palestino»] – La Mañana de Córdoba, 13-05-2015
  • (hispana) «El Vaticano reconoce al Estado Palestino»La Voz del Interior, 13-05-2015