Unua testa antaŭeldono de estonta Tondrobirdo 3.3
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĵaŭdo, la 25-a de novembro 2010
Je la 23-a de novembro vespere aperis la unua alfa-versio de "Miramar" — tio, kio iam fariĝos Mozila Tondrobirdo 3.3.
Laŭ liveraj notoj, inter la ŝanĝoj estas jenoj:
- Nova program-interfaco por administrado de aldonaĵoj (la fasado ŝanĝiĝos antaŭ la fina eldono).
- Apud kunsendaĵoj montriĝas ties grandecoj.
- Je Vindozoj Vista kaj 7, kelkaj fasadaj korektoj.
- Je Mac OS X, universalaj kunmetaĵoj por Mac 32/64, sed ne plu PowerPC.
Krom tio, jen unu el la novaĵoj el la listo en la Mozila Bugzilla:
- Volantoj povas malŝalti aldonon de "--" antaŭ la subskribo, pere de interna agordo "mail.identity.default.suppress_signature_separator".[1]
Entute okazis pli ol 190 ŝanĝoj.
Referencoj[redakti]
Fontoj[redakti]
- (ANGLE) rebron «Miramar (Thunderbird 3.3) Alpha 1 available for testing» – Mozilo, 23 Nov. 2010
- (ANGLE) «Miramar Alpha 1 Release Notes» – Mozilo, 23 Nov. 2010
Elŝuti (nur por testado!)[redakti]
AVERTO: ĉi tiu versio tute ne estas uzinda por praktikaj retpoŝtaj kaj similaj celoj! Ĝi estas eldonita sole por testado.
- Elŝutpaĝo de Miramar Alfo 1 en la angla lingvo, por Vindozo, Mac OS X kaj GNU-Linukso