Unua beta-eldono de SeaMonkey 2.1
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĵaŭdo, la 21-a de oktobro 2010
Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur ĉi tiu kaj aliaj artikoloj de Robert Kaiser, kaj tial estas sub la permesilo CC BY-SA 3.0.
Hodiaŭ estis eldonita SeaMonkey 2.1 Beta 1 kun subteno de "OpenSearch" kaj nova datumadministrilo.
Enhavo |
La ĉefaj ŝanĝoj [redakti]
Oni emfazas la jenajn ŝanĝojn depost la lasta alfa-eldono:[1][2]
- SeaMonkey nun povas uzi, kaj antaŭelekte uzas, serĉilojn faritajn laŭ "OpenSearch" (same kiel Fajrovulpo) — bug 410613
- "Datumadministrilo", unueca fasado por administri kuketojn, pasvortojn, formularajn enigitaĵojn, kaj retregion-specifajn agordojn.
- Kromprogramoj nun plenumiĝas kiel apartaj taskoj. Plenumĉesiĝo ĉe kromprogramo ne plu kaŭzos plenumĉesiĝon ĉe la tuta SeaMonkey.
- Nova, pli rapida, motoro por JavaSkripto, "JägerMonkey".
- Subteno de la sekuriga protokolo "HSTS" (vidu priskribon en prifajrovulpa artikolo), kaj de proponata programada interfaco por prilaborado de sondatumoj ("Audio Data API"; kiel ankaŭ en Fajrovulpo).
- La kunteksta menuo de la adresujo nun havas eron "Enmeti kaj sekvi" por ŝargi paĝon per ligilo en la tondujo.
- La adresa strio nun havas bildsimbolon por tuja kreo de paĝosigno.
- En Vindozo 7 akcelo per Direct2D nun aktivas sen agordo; je ĉiuj platformoj kun taŭga pelilo disponeblas tavola akcelado per la bildigkarto.
Kelkaj aliaj novaĵoj [redakti]
- Pro sekurecaj motivoj, XUL ne plu uzeblos en TTT (almenaŭ sen speciala agordo) — bug 546857.
- Korektitas la eraro, pro kiu en versioj 2.0.x kaj alfa-versioj de 2.1 ĉe malŝalto de "autoScroll"[3] povis okazi provo de ŝargo de paĝo per adreso en la tondujo (se tiu funkcio ne estis malŝaltita).
Vidu ankaŭ artikolojn pri la dua kaj tria alfa-eldonoj.
Referencoj [redakti]
- ↑ http://www.seamonkey-project.org/news#2010-10-21
- ↑ http://www.seamonkey-project.org/releases/seamonkey2.1b1/
- ↑ "Auto-scrolling" aŭ "aŭtomata ŝovado" estas la reĝimo, ĉe kiu la paĝo ŝoviĝas depende de pozicio de la montrilo relativa al speciala bildsimbolo. Ĝi ŝalteblas per variablo en about:config.
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) Robert Kaiser «What's New in SeaMonkey 2.1 Beta 1» – SeaMonkey Council, 20 Okt. 2010
Elŝuto [redakti]
Elŝuteblas kunmetaĵoj en 8 lingvoj: la angla, la franca, la germana, la hispana, la litova, la norvega, la rusa, kaj la slovaka.
Vidu ankaŭ [redakti]
- SeaMonkey 2.1a3 (25 Aŭg. 2010)
- Eldonitas SeaMonkey 2.1a2 (8 Jul. 2010)