UEA serĉos novan redaktoron por la revuo "Esperanto"

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 31-a de julio 2013

Dosiero:1923-revesp-jan.jpg
frontpaĝo de januaro 1923.

Inter la renovigaj planoj de la nova estraro de UEA troviĝas serĉi novan redaktoron por la ĉefa publikaĵo de la Esperanto-movado, la revuo Esperanto. Stano Marček, redaktoro de la revuo ekde januaro 2002, laboros ĝis la decembra numero ĉi-jara, kaj sia kontrakto ne estos renovigita.

La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA. Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon.
Mark Fettes, prezidanto de UEA.

La Asocio baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno, per kiu ili celas ĝisdatigi la eldonaĵojn de UEA por ke ili estu aktualaj kaj modernaj.

Dosiero:Revuo Esperanto 1989-5, Team.jpg
Kovripaĝo de majo 1898, sur ĝi la slovaka grupo Team.
Fonto: UEA.
la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj.
Fettes


Fontoj