Trajno elreliĝas en Santiago de Kampustelo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
La elreliĝinta trajno ĉe Angrois
Fonto: Xosema / Vikimedia Komunejo

24-a de julio 2013

Santiago de Kampustelo, Hispanio — Pasaĝertrajno Alvia 151 kiu trairis la linion Madrido-Ferrol elreliĝis ĉi-merkrede eniranta en la stacion de Santiago de Kampustelo (Galegio, Hispanio) proksimume je la 20:42 horo de Hispanio. La unuaj fontoj indikas almenaŭ 79 mortintojn kaj pli ol 130 vunditojn; tamen, ankoraŭ estas neklara la oficiala nombro da viktimoj. Ducent dek ok personoj, krom la trajnanaro, vojaĝis en la trajno, laŭ RTVE.

Laŭ tiu fonto, 13 vagonoj de la trajno renversiĝis sur la reloj, kaj almenaŭ 4 brulis. La akcidento okazis ĉe la disduiĝo de A Grandeira kaj la kialoj de la akcientoj ankoraŭ estas priserĉataj, kvankam la tro rapideco dum la kurbiĝo ŝajnas esti la ĉefa kialo. La motoristo, kiu ne vundiĝis, certigis ke la trajno estis eniranta la kurbiĝon je 150 kilometroj hore kiam la rapideco estas limigita je 70 km/h. Tamen, li opinias ke la rapideco ne estas la kialo de la akcidento.

La loko kie okazis la akcidento estas sekcio de la rapida linio kiu kunigas Madridon kun Ferrol, kiu lokiĝas je la eniro de la urba kerno, sekcio kie oni devas malaltigi la rapidecon. Ĝis la loko alvenis dekoj da ambulancoj, krom la anaro de la loka kaj nacia polico, kaj la fajroestingistoj. Atestantoj indikas ke la trajno elreliĝis kaj ke "pro la potenco de la akcidento la vagonoj disiĝis disde la trajno".


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Un tren de pasajeros descarrila en Santiago de Compostela, Galicia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).