Tertremo de magnitudo 7,7 en Pakistano aperigas insulon en la Araba maro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mapo de la epicentro de la tertremo en Pakistano.
Fonto: USGS

Merkredo, la 25-a de septembro 2013

Tertremo de magnitudo 7,7 laŭ la momant-magnituda skalo skuis Pakistanon kaj parte Baraton ĉi-marde, lasante almenaŭ 150 mortintojn kaj ankoraŭ ne determinatan nombron da damaĝoj. La tertremo aperigis insulon 12-metron altan sur la Araba maro.

La sisma movo atingis gradon IX laŭ la skalo de Mercalli, tio laŭ la Geologia Usona Servo (USGS). Laŭ opinio de tiu organizaĵo, la nombro da mortintoj povus atingi dek mil personojn kaj la damaĝoj dek milionojn da dolaroj. Aldone, anoncis ruĝan alarmon, certigante ke "la epicentra areo havas strukturojn kiuj ne rezistas tertremojn kaj antaŭaj eventoj de tia magnitudo bezonis agadojn naci- kaj internaci-skalaj".

La hipocentro de la tertremo lokiĝis 12 kilometroj kaj la epicentro 66 kilometroj nord-nordoriente de Awaran. La pakistana registaro certigis ke 150 personoj mortis pro la tertremo kaj aliaj 10 vundiĝis.

La tertremo daŭris dek minutojn kaj oni povis senti ĝin en partoj de Barato kiel Nov-Delhio la internacia agentejo Reuter raportis per Twitter ke oni evakuis la konstruaĵojn dum la movo.

La tertremo levis insulon sur la Araba maro. Internacia geologoj iras tie por pritaksi la okazaĵon, krome, la USGS raportis ke la okazaĵo estas nekutima, kvankam la loko havas multajn faŭltojn, nur estas unu tertremo registrita de 6,1 en 1990 kiu mortigis ses personojn. Laŭ raportaĵo, la tertremo rompis la {w|tersurfacon}} almenaŭ 100 kilometrojn longe kaj 25 kilometrojn larĝe.

Oni ankaŭ sentis la tertremon en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj


Fontoj