Suna eksplodo misfunkciigis radiajn sistemojn en Azio kaj Oceanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 8-a de marto 2012

Sunmakulo fotita de la NASA en la jaro 2000

Eksplodo de iksa klaso aperis en la Suno dum la Azia tagmezo je la 5-a de marto. Tio, misfunkciigis radiajn sistemojn en Ĉinio, Barato kaj Aŭstralio. Eksplodoj de iksa klaso estas eksplodoj de la plej alta intenseco. La eksplodo okazis en la sunmakulo nomita AR 1429, kiu nun troviĝas kontraŭ nia planedo, laŭ sia sursuna rotacio. La sunmakulo aperis je la pasinta vendredo kaj dum la semajnfino, okazis tie multaj eksplodoj de pluraj intensecoj, sed ĝis hodiaŭ, neniu el ili okazigis problemojn surtere.

Ĉi tiaj eksplodoj povas decidigi devii flugtrafikon kaj aktivigi sekurecan regularon ĉefe por kosmonaŭtoj ĉar ili povas misfunkciigi aparatojn kaj povas esti danĝeraj por homa sano.

Verŝajne la sunenergia maso lanĉita de la makulo okazigos (eble jam okazigis) arktajn aŭrorojn.

Fontoj