Subskribis interkonsenton Conglin-Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 22-a de aprilo 2014

La 13-an de aprilo, Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vizitis Conglin-Grupon, kie ĈEL kaj Conglin-Grupo subskribis la strategian kunlaboran interkonsenton. Ĉeestis ĉe la subskriba ceremonio ankaŭ Zhao Jun, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Zhang Peiliang, prezidanto de Conglin-Grupo.

En la ceremonio s-ro Zhang Peiliang diris, ke per la kunlaboro kun la Ĉina Esperanto-Ligo, la kompanio akiris subtenon el eksteraj fakuloj. La kunlaboro havas strategian signifon por levi la kapablojn de la grupo en strategio, administrado, propagando kaj produkta diskonigo, kaj por riĉigi la spertojn pri establado de ilia figuro, fabrikmarka internaciigo; krome la kunlaboro altigos ilian kunkuran kapablon en internacia merkato kaj mallongigos la procezon de la internaciigo de la kompanio.

Rimarko:

La Conglin-Grupo, fondita en 1982, situas en la urbo Longkou de la nordorienta provinco Ŝandungo de Ĉinujo, estas grandega entrepreno pri inter alie altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj kunigas en si la industriojn de aŭto, ŝipo, maŝino, metalurgio, cemento, elektrejo.

Fontoj