Rusujo riproĉas al Usono provokadon en Ukraina krizo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de junio 2014

Sergej Lavrov

Rusujo riproĉis al Usono hejti la krizon en Ukrainujo. Rusa ministro pri ekstero Sergej Lavrov (germane) diris, ke la usonaj kolegoj ankoraŭ ĉiam preferas puŝi la Ukrainan estraron al konfrontanta kurso. La ebleco interkonsenti pri la krizo estus estinta pli granda, se nur Rusujo kaj Eŭropo estus traktataj, li aldonis.

La kulmin-konferenco de la Eŭropa Unio, hieraŭ en Bruselo, metis al Rusujo limdaton ĝis lundo por kontribui al streĉomalpliigo en orienta Ukrainujo. Usono starigis sin malantaŭ ĉi tiu ultimato.

Fontoj

  • (de) ZDFtext, 28-06-2014, paĝo 122 [ «Russland wirft USA Provokation in Ukraine-Krise vor»] – ZDF, 28-06-2014