Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Ĉio > Mediprotektado > Klimata ŝanĝiĝo >

Lundo, la 1-a de decembro 2014

Retiriĝanta glaĉero: la Maro de Glacio en majo de 2013.

Delegacioj el 195 landoj traktados ek de hodiaŭ ĉe la 20-a UN-klimatokonferenco pri projekto de monda klimatotraktato. La teksto devos servi kiel modelo por deviganta akordo, kiu fine 2015 – dum Pariza konferenco - estu decidota kaj en la jaro 2020 estu validota.

Celo estas malpliigo de emisiado de forcejefika gaso kaj limigado de la tutmonda varmiĝo ĝis maksimume du gradoj. La du pli grandaj produktantoj de CO2, Usono kaj Ĉinujo, antaŭ nelonge interkonsentis pri naciaj klimatoceloj. Ekspertoj nun esperas antaŭeniradojn.

Fontoj