Parto de la placo de la Muro de lamentadoj disfalis pro fosadoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 27-a de decembro 2014

Templa Monto

Parto de la placo de la Muro de lamentadoj disfalis ĉi-pasintvendrede pro fosadoj fare de la registaro de Israelo sub la Moskeo Al-Aksa, en Orienta Jerusalemo, laŭ informoj de la loka agentejo Paltimes.

"La disfalo de ĉi tiu placo devenas de la fosado fare de la registaro de Tel-Avivo sub la Moskeo Al-aksa" certigis la fonto, kiu krome informis, ke la israela polico ĉirkaŭbaris la lokon por malpermesi aliradon.

Ekde 1967, Israelo fosis en pluraj lokoj sub Jerusalemo, eĉ la subtera parto de Al-Aksa, serĉante judajn arkeologiajn restaĵojn pri antikva ĉeesto de israelanoj en la teritorio.

Fontoj