Nova specio de prahistoria krokodilo nomita omaĝe al Tolkien

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 31-a de majo 2014

Departemento La Guajira.

Sciencistoj de la Universitato de Florido baptis novan specion de krokodilo, vivintan antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiel Anthracosuchus balrogus omaĝe al la kreaĵoj de J. R. R. Tolkien aperantaj en lia romanaro (Legendarium).

Tamen la Balrogoj ne estis la teroraj demonoj el fajro priskribitaj de Tolkien en lia verko.

La Anthracosuchus balrogus estis krokodil-forma dinosaŭrido, preskaŭ 5-metra longe kaj 400-kila peze, vivinta meze de la epoko de la Paleoceno en la nuna Kolombio. En la Terformiĝo Cerrejón (hispane), en departemento La Guajira de norda Kolombio, troviĝis kvar fosilaj specioj kun eroj de la kranio. La Anthracosuchus Balrogus estas malsimila de aliaj dinosaŭridoj pro havado de malgranda muzelo, okul-truoj kun tre multe da spaco inter ili kaj kun protuberancoj ĉirkaŭ ili, ostaj ŝildoj tre dikaj kaj senreliefaj.

Tiu ĉi nova specio aperis unuafoje antaŭ du jaroj en dokumentario de Smithsonian Channel pri Titanoboa cerrejonensis (hispane), giganta pitono preskaŭ 18-metra vivinta dum la sama epoko. Fakte la restaĵoj de Anthracosuchus Balrogus estis malkovritaj sur la sama ŝtona tavolo de Titanoboa ĉe "Cerrejón".

Rapide klariĝis, ke la kvar specimenoj fosilaj estis malsimilaj al iu ajn specio de dinosaŭrido antaŭe trovata. Ĉiuj pensas, ke krokodiloj estas vivantaj fosiloj, kiuj restis senŝanĝaj la pasintajn 250 milionojn da jaroj. Sed kion ni trovas sur la fosilaj registroj estas malsimile.
D-ro Alex Hastings, esploristo de la Departemento de Geologiaj Sciencoj de la Universitato de Florido.

Jonathan Block, kunaŭtoro de la esploro kaj konservisto asocia de la Departemento de Paleontologio de Vertebruloj de la Florida Muzeo de Natura Historio certigas, ke la krokodil-formuloj, vivintaj en la ekosistemo de "Cerrejón" dum la epoko de la Paleoceno, en kiu la temperaturoj estis pli altaj ol la nunaj, kreskiĝis gigantece. Ankaŭ certigis, ke Anthracosuchus Balrogus vivis proksime de Titanoboa:

Fojfoje estis eble, ke renkontiĝo okazus inter Anthracosuchus kaj Titanoboa. La Titanoboa estis la plej granda predanto tie kaj provus manĝi ion ajn taŭgan por lia buŝo.
Jonathan Block

Fontoj