Norvegio ĉesos subvencii fokedĉasadon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Eŭropo > Skandinavujo > Norvegujo >

Merkredo, la 17-a de decembro 2014

Norvegio ĉesos subvencii la ĉasadon de fokedoj, decido, kiu povos fini tre polemikan agadon en la lando, diris ĉi vendrede norvega parlamentano.

La plejmulto el la deputitoj voĉdonis ĵaŭde nokte la forigon ekde 2015 de la ĉiujara subvencio de 12 milionoj da kronoj (1,3 milionoj da eŭroj).

Ordinara foko.
Fonto: Marcel Burkhard/Commons
Substrekendas, ke la parlamento ne decidis malpermesi la fokedĉasadon, sed ni timas, ke la ĉasado malaperos pro la finiĝo de la subvencioj [...] La sektoro estas en malfacila situacio ekde, kiam ĉesis la komercado kun EU de produktoj devenantaj el fokedoj.
Geir Pollestad, prezidanto de la parlamenta komisio pri Komerco kaj Fiŝkaptado

.

Laŭ la oficejo pri fiŝkaptado, la subvencioj reprezentas giŝ 80% de la enspezoj de tiu sektoro. En 2010 EU metis embargon sur produktojn devenantaj el la komerca ĉasado de fokedoj en Norvegio, kiu ne estas membro de la Unio, kaj en Kanado, pro la "moralaj zorgoj de la publiko" antaŭ la "kruelaj" ĉasmetodoj.

La fokedoj ofte estas ĉasataj per fusiloj kaj hakapikoj, martelformaj ĉasiloj.

Fontoj[redakti]