Nord-Koreio akceptis prokrasti nuklean programon kontraŭ ricevo de manĝo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 1-a de marto 2012


Laŭ oficialaj komunikaĵoj de Nord-Koreujo kaj Usono, ambaŭ landoj atingis konsenton, kiu prokrastigos la nuklean programon al Nord-Koreio kontraŭ ricevo de manĝo sendota de Usono. 240 mil tunojn da manĝo sendos Usono al Nord-Koreio, kies civitanaro suferas delonge gravan malsaton. Tamen, Usono ne ligas ofociale la sendadon de manĝo, al la konsento.

Pro la konsento, Nord-Koreio akceptas provizore ĉesigi enriĉigadon de uranio, provlanĉadon de longdistancaj misiloj kaj nukleajn eksperimentojn, kiuj celu fabrikadon de atombombo. Aldone, Nord-Koreio akceptas viziton de la Internacia Atom-agentejo, kies ĝenerala direktoro, Yukiya Amano, jam sciigis ke la kontrolistoj, kiuj ne vizitis la landon de la jaro 2006, pretas por la laboro.

Malgranda unua paŝo laŭ bona vojo
Hillary Clinton (usona ŝtatskretariino)

Estas kontento en ambaŭ landoj, kvankam ambaŭ prudentas. Nord-Koreio diris ke Usuno pretis plibonigi la rilatojn laŭ respekto kaj emo de egaleco. La usona ŝtatsekretariino, Hillary Clinton, diris ke la konsento estas malgranda unua paŝo laŭ bona vojo.

La konsento supozeble ebligos la redaŭrigon de multflanka traktado pri nord-koreiaj militaj aferoj. UN, Rusujo kaj Ĉinujo publike bonvenigis la konsenton.

Fontoj