Nicholas Winton ricevis ŝtatan ordenon de Ĉeĥio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 28-a de oktobro 2014

Nicholas Winton dum vizito de Prago en oktobro 2007

Prezidento de Ĉeĥio, Miloš Zeman, donis la Ordenon de Blanka Leono (la plej altan ĉeĥan ŝtatan ordenon) al Siro Nicholas Winton okaze de festo de 96-a datreveno de fondiĝo de Ĉeĥoslovakio.

Winton ricevis la ordenon dum aparta ceremonio kune kun Sir Winston Churchill, kiu ricevis la ordenon postmorte.

Nicholas Winton helpis forveturigi 669 judajn infanojn de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1939 kaj savis ilin antaŭ perzekuo de naziistoj.

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.