Moskva registaro planas malpermesi arbitran survojtegan reklamadon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 17-a de novembro 2010

Oni planas leĝe reguligi la populariĝintan lastatempe metadon de reklamaj farbaj bildoj sur tegon de Moskvaj trotuaroj kaj aliaj vojoj.

Lastatempe sur asfalto de vojoj en Moskvo (Rusio) komencis aperadi reklamaj tekstoj kaj bildoj. Interalie, la telefona societo "МГТС" (MGTS, "Moskva urba telefona reto") uzis vojtegon por anonci ŝanĝon de telefona antaŭkodo de "495" al "499".

Nuna redakcio de rezolucio de la Moskva registaro de la 9-a de Novembro 1999 n-ro 1018 (difinanta regulojn pri sano, pureco kaj ordo) malpermesas algluadon kaj pendigadon de ajnaj anoncoj kaj aliaj informaj komunikaĵoj sur domojn, barilojn, atendobudojn de publiktransportaj haltejoj, lanternajn fostojn kaj arbojn. Sed reklamon sur asfalto de veturilejoj kaj trotuaroj ĝi ne mencias.

Nun, raportas RIA Novosti citante ŝanĝoprojekton pri tio, aperintan marde en la retpaĝaro de "Объединение административно-технических инспекций города Москвы" ("ОАТИ" [OATI]),[1] Moskva registaro preparis rezolucion pri malpermeso de arbitra tiuspeca metado de reklamo. Laŭ la nova teksto, malpermesataj estas (en proksimuma traduko): arbitra algluado kaj metado sur domojn, konstruaĵojn, barilojn, atendobudojn de publiktransportaj haltejoj, lanternajn fostojn kaj fostojn de kontaktaj lineoj, objektojn de la urba infrastrukturo, vojtegojn, arbojn, de ajnaj anoncoj kaj reklam-informaj komunikaĵoj.

Forigi de tiuj objektoj ĉiajn tiajn kaj aliajn tekstojn kaj bildojn devos antaŭ ĉio la metintoj (juraj aŭ fizikaj personoj) mem. Se ne eblas scii, kiu estas la metinto, la devo pri forigo falas sur registarojn de rajonoj, proprietulojn (aŭ luantojn), kaj ankaŭ reklamprovizantojn de la objektoj. La ĝisnunan liston metintoj tute ne enestas.

Referencoj

  1. http://oati.ru/articles/113/ (en datumaranĝo de Microsoft Word 97-2000)

Fontoj

Vidu ankaŭ jenon

  • Правительство Москвы. Постановление от 9 ноября 1999 года N 1018, "Об утверждении Правил санитарного содержания территорий, организации уборки и обеспечения чистоты и порядка в г.Москве", kaj ŝanĝoj al ĝi.