Mortis Václav Havel
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉeĥio, la 19-a de decembro 2011
Václav Havel, lasta prezidanto de Ĉeĥoslovakio kaj unua prezidanto de Ĉeĥio, mortis hieraŭ dum antaŭtagmezo. Li havis 75 jarojn.[1]
Dum lastaj monatoj de sia vivo Václav Havel ne aperis tiom ofte publike pro siaj longaj sanaj komplikaĵoj. Lastan fojon li publike renkontiĝis kun Dalai-Lamao Tenzin Gyatso.[2]
Al lia morto reagis multaj mondaj politikistoj, kiuj kondolencis al Ĉeĥio pro perdo de grava ĉeĥa politikisto.[3] Pollando, kiel lando, kiu prezidas la EU-konsilion, anoncis, ke lunda traktado de Konsilio de la Eŭropa Unio komencos per minuto de silento.[4]
Fontoj[redakti]
- ↑ http://www.ceskatelevize.cz/ct24/domaci/157427-vaclav-havel-zemrel-jen-tezko-nahraditelna-osobnost-a-to-nejen-v-cesku/
- ↑ http://zpravy.ihned.cz/cesko/c1-54233560-posledni-dny-vaclava-havla-setkani-s-dalajlamou-oceneni-a-klid
- ↑ http://zpravy.idnes.cz/byl-to-hrdina-a-patril-k-nejvetsim-evropanum-lituje-svet-havlovy-smrti-131-/zahranicni.aspx?c=A111218_132420_domaci_jj
- ↑ http://www.ceskenoviny.cz/eu/zpravy/cela-eu-vzpomene-v-bruselu-minutou-ticha-na-havla/730260