Meksiko reakiras kodekson el la 17-a jarcento interŝanĝita en 1827 kontraŭ biblioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de septembro 2014

Modelo kaj bildo de Tenoĉtitlano en tempo de la hispana konkero

Kontraŭ entute 14'553.500 $MEX, Meksiko aĉetis la Kodekson Chimalpáhinuno, unu el siaj fondintaj dokumentoj. Verkita en la 17-a jarcento fare de du indiĝenaj historiistoj, Domingo Chimalpahín kaj Fernando de Alva Ixtilxóchitl, en 1827 José María Luis Mora (hispane) interŝanĝis ĝin al James Thomsen, de la Biblia Societo de Londono, kontraŭ protestantaj biblioj "por ekigi nacian kampanjon pri alfabetigo", indikas Animal Político.

Laŭ El Mundo, ĝi estas konsiderata "La komenco de la meksika historiografio", ĉar ĝi estas fundamenta fonto por kompreni la ĉiutagan vivon, la socion kaj la politikon meksikajn antaŭ la koloniigo fare de Hispanio. Krom rakonti ilian originon, klarigas la alvenon de la aztekoj al Tenoĉtitlano, nuna Meksikurbo.

Ĝis ĝia reakiro, ne ekzistis originalaj manuskriptoj en Meksiko, nur kopioj ĉe pluraj arĥivujoj kaj bibliotekoj, kiel la Ĝenerala Arĥivujo de la Nacio (hispane) kaj la Nacia Biblioteko de Meksiko (hispane). César Moheno, teĥnika sekretario de la Nacia Instituto pri Antropologio kaj Historio (hispane) (INAH), indikis, ke la repatrujado de la Kodekso estas "Neantaŭvidata ago" kaj klarigis, ke, post la decido de la Biblia Societo aŭkcii parton el siaj havaĵoj, la INAH por rekte akiri ĝin ekigis konversaciojn, kiuj finiĝis la pasintan 20-an de majo.

Fine, la 18-an de aŭgusto la Kodekso revenis Meksiken kaj estis enmetita en volbon sekurecan de la Nacia Muzeo pri Antropologio (hispane), por esti publike montrata kiel parto de la prezentado "Meksikaj kodeksoj. Memoroj kaj scioj. " .

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo México recupera códice del siglo XVII; en 1827 fue intercambiado por biblias, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).