McDonald's malfermis la unuan filion en Vjetnamio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 8-a de februaro 2014

Logo de firmao McDonald's

Unu el la plej grandaj tutmondaj ĉenoj de rapidmanĝejoj McDonald's malfermis en Ho-Ĉi-Min-urbo la unuan filion en Vjetnamio. Tuj dum la unua tago alvenis rigardi ĝin centoj da homoj.

Unuafoje vietnamanoj povas gustumi famajn produktojn kiel Big Mac aŭ la tipa hamburgero. Sed ĝuste Big Mac en lando, kie averaĝa jara enspezo estas ĉirkaŭ 1500 usonajn dolarojn (1100 eŭrojn), kostas ĉirkaŭ 2,85 usonajn dolarojn (2,1 eŭrojn).

Sed McDonald's ne estas la unua ĉeno, kiu havas en Vjetnamio sian filion. Nuntempe tie ankaŭ estas same famaj firmaoj kiel KFC aŭ Burger King.

Fontoj