Malfermiĝas al publiko la Valencia Esperanto-Asocio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 4-a de aŭgusto 2013

La Valencia Esperanto-Asocio oficiale prezentis sian retpaĝaron per kiu ili ofertas diversajn projektojn kaj servojn. Pli ol 400 horojn necesis la organizantoj por starigi la infrastrukturon, organizon kaj korporacian aspekton de la asocio. La estraro de Valencia Esperanto-Asocio (Val) estas: Enric BALTASAR (Prezidanto), Marc RAUSELL (Vicprezidanto), Vicente FAULÍ (Sekretario) kaj José Luis TORRES (Kasisto). Tre juna estraro kiu jam antaŭ pli ol unu monato prezentis publike la asocion.

VAL ankaŭ prezentis la logotipon de la asocio, farita de Manuel DACOSTA ÁLVAREZ kiu gajnis la konkurson kaj la premion kiu estas unujara membreco de VAL.

Fontoj