MOS: sukerkonsumadon ni forte reduktu

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

MALLONGAĴO

Ĵaŭdo, la 5-a de marto 2015

Internacia simbolo de UN por diabeto

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) volas draste redukti la konsumadon de aldonitaj sukeroj. Tiuj sukeroj ĉeestas en ĉia speco de preparitaj nutraĵoj.

Ĉar ni havigas al ni la pasintajn jarojn ĉiam pli da tiuj sukeroj, ĉiam pli da homoj suferas pro diabeto, trodikiĝo kaj kario.

Por redukti tiujn malsanojn la MOS nun alvokas limigi la sukerkonsumon ĝis 5 elcentoj de la ĉiutaga energi-enpreno. Tio volas diri ĉirkaŭ 25 gramojn da aldonitaj sukeroj, pli malpli sammulte kiel estas en ladskatolo da kolao.

Fontoj