Libio: Situacio de la 13-a de marto 2011

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 13-a de marto 2011

   Terenoj kontrolitaj de ministraro de Kadafi.
   Terenoj kontrolitaj de opozicio.
   Neklara situacio

Senĉese okazas ribelo en landoj de Nordafriko kaj Proksima Oriento. En Libio militistaro de Muamar Kadafi ekkomencis kontraŭatakon kontraŭ la protestantoj.

Matene la militistaro estis 30 km de urbo Marsa al-Burajka. Aĝdabija ankaŭ estis minacata.

Hieraŭ militistaro ekatakis urbon Mistrata. Dum la atako forkuris 32 militistoj. "Ni ne havas alternativon, ni devas batali" - diris patrono de ribelantoj en Misrata. Tiu urbo estas lasta de ribelanturboj en la okcidentfronto.

Hieraŭvespere oni ekinformis pri morto de la unua alilanda ĵurnalisto dum la milito. Ĝi estis Ali Hassan al-Dżaber, militkorespondanto de Al-Ĝazira. La ĵurnalisto estas pereigita de kaptilo. Alia ĵurnalisto estis vundita. Televido ne ekinformis pri tempo de la tragedio aŭ ĝia(j) kaŭzinto(j).

Fontoj