Leĝprojekto en parlamento riskigas la italan Vikipedion
|
|
|
|
|
Ĵaŭdo, la 6-a de oktobro 2011
Italio — Leĝprojekto, kiu estas diskutata en la Parlamento de Italio, riskigas la Italan Vikipedion pro alineo 29 de tiel nomata leĝprojekto pri interaŭskultoj, kiu postulus, ke laŭ postulo de persono, kiu taksas ian enhavon «damaĝa por sia reputacio», retpaĝaroj devas fari difinitan de tiu persono korekton ene de kvardekok horoj ekde la peto, kaj sen iu ajn komento.
Kiel protesto, itala Vikipedio kaŝis ĉiujn siajn paĝojn, kaj nure aperigas komunikon, kie ili esprimas sian timon pro ebla fermo de la itala Vikipedio.
La novaĵo pri la parta fermo faras eĥon en la Informaj televidoj de Italio, frazojn kiel «la mondloko de respondoj estas en danĝero» oni povas legi en centoj de TTT-paĝoj.
La Leĝprojekto, kiu kaŭzus la definitivan fermon de la itala Vikipedio, estas nomata «DDL intercettazioni» (leĝprojekto pri interaŭskultoj), specife ĉe la alineo 29, kiu diras:
La komuniko de Vikipedio diras, ke «estas por Vikipedio neakceptebla limigo de la propra libereco kaj sendependeco: tia limigo aliigas la principojn, sur kiuj baziĝas la libera enciklopedio, kaj tio paralizas la horizontalan maniero por aliri kaj kontribui, finigante fakte ĝian ekziston, kiel ni konis ĝin ekde hodiaŭ»
«Ni volas povi plidaŭrigi por manteni liberan enciklopedion kaj atingeblan de ĉiuj. La nia voĉo estas ankaŭ la via voĉo: Vikipedio estas jam neŭtrala, kial senefikigi ĝin?» Finiĝas la komuniko.
Fontoj [redakti]
- (IT) Vikipedioj Uzantoj «Cara lettrice, caro lettore,» – Italia Vikipedio, 4-a de oktobro
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Proyecto de ley en parlamento pone en riesgo a Wikipedia en italiano, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.5 License).