La parlamento de Rusio permesis al Vladimir Putin sendi milittrupojn al Krimeo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 1-a de marto 2014

La Federacia Konsilio de Rusio jesis la samtage senditan peton de prezidanto Vladimir Putin pri enigo de la rusaj milittrupoj en la teritorion de Ukrainio. La decido estis akceptita unuanime kaj ekvalidis.

Vladimir Putin, prezidanto de Rusio
Pro la eksterordinara situacio en Ukrainio, minaco al vivoj de la civitanoj de Rusa Federacio, niaj sampatrujanoj, personaro de la milittrupoj de la Armitaj Fortoj de Rusa Federacio, dislokitaj kadre de la internacia traktato en la teritorio de Ukrainio (Aŭtonoma Respubliko Krimeo), surbaze de la punkto “г” de parto 1 de artikolo 102 de la Konstitucio de Rusa Federacio mi turnas min al la Federacia Konsilio de Rusio kun la peto pri uzo de la Armitaj Fortoj de Rusa Federacio en la teritorio de Ukrainio ĝis normaliĝo de la socia-politikaj cirkonstancoj en tiu lando.
Vladimir Putin

Antaŭe samtage la Ŝtata Dumao de Rusio kaj la Federacia Konsilio de Rusio petis la prezidanton garantii en Krimeo “pacon kaj ordon”. Antaŭ tio, matene la novnomumita ĉefministro de Krimeo Sergej Aksjonov petis prezidanton Vladimir Putin pri la helpo. Antaŭe li deklaris, ke li prenas por sia kontrolo ĉiujn ukrainajn armeajn kaj policajn fortojn de Krimeo. Tamen prezidanta gazetaristo Dmitrij Peskov diris, ke la prezidanto ankoraŭ ne faris decidon pri sendo de la milittrupoj kaj esperas, ke la situacio en Ukrainio ne estos malboniĝanta.

Reago

La Verĥovna Rada petis la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj reagi kaj laŭ informfontoj de RIA Novosti la 1-an de marto je 23:00 (moskva tempo) devos okazi ĝia ekstra kunsido. Nokte de la 28-a de februaro al la 1-a de marto la usona prezidanto Barack Obama diris en la gazetarkonferenco okazinta en la Blanka Domo, ke Usono maltrankviliĝas pro informoj pri moviĝo de la rusaj milittrupoj en Krimeo kaj avertis Rusion pri la interveno en Krimeo. La naciisma ukraina unuiĝo “Dekstra sektoro” alvokis siajn subtenanojn mobiliziĝi kaj armiĝi por batali “kontraŭ la Rusa imperio”. Ĝi ankaŭ alvokis la “rezistomovadon de Kaŭkazo kaj ĉiujn liberigajn movadojn de Rusio” aktivigi ilian agadon. Gvidanto de la partio “UDAR” Vitalij Kliĉko postulis de la portempa prezidanto de Ukrainio Aleksandr Turĉinov deklari totalan mobilizon pro la “komenciĝanta agreso kontraŭ Ukrainio”.

Milita agado

La portempa prezidanto Aleksandr Turĉinov akuzis Rusion pri provo aneksi la duoninsulon kaj postulis forigi la rusajn milittrupojn, kiuj laŭ liaj informoj troviĝis tie. Lia reprezentanto en Krimeo Sergej Kunicin asertis, ke en la milita flughaveno Gvardejskoe (13 km for de Simferopolo) alteriĝis 13 aviadiloj, po 150 homoj en ĉiu. Portempa ministro pri defendo de Ukrainio admiralo Igor Tenjuĥ deklaris, ke Rusio translokis al Krimeo 6 000 militistojn kaj ordonis al la ukrainaj milittrupoj en Krimeo esti aparte batalpretaj. Ankaŭ li asertis, ke Rusio translokis al Krimeo ĉirkaŭ 30 kirasveturilojn BTR-80. Ĉiuj militŝipoj de la mararmeo de Ukrainio, troviĝantaj en la rodo de Sebastopolo, ricevis la ordonon foriri de la haveno. Flagŝipo de la ukraina mararmeo, fregato “Getman Sagajdaĉnij” forlasis la ĉefan bazon de la urbo. 7 Limgardistaj ŝipoj ankaŭ forlasis la Balaklavan krekon. Antaŭtage, la 28-an de februaro Sebastopolon forlasis ĉiuj 6 bordgardistaj ŝipoj.

Fontoj