La nova itala registaro estas aprobita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enrico LETTA


vendredo, la 3-a de majo 2013

La nova registaro de Italujo, estrata de Enrico LETTA, gajnis la aprobon de la Parlamento la 30-an de aprilo.

Enrico LETTA, kiu naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1966 en Pizo (Italujo), estas itala politikisto kaj ekde la 28-an de aprilo 2013 la nuna ĉefministro de Italujo. Li ankaŭ estas la vicsekretario de la Demokrata Partio, kaj ano de la Ĉambro de Deputitoj. Li servis kiel Ministro pri Eŭropaj Aferoj de 1998 ĝis 1999 kaj kiel Ministro pri Industrio de 1999 ĝis 2001. Sia "antaŭulo" Pier Luigi BERSANI, kiu gvidis la Demokratan Partion, ne sukcesis formi novan registaron.

La 28-an de aprilo la nova kabineto de Italujo faris ĵuron de enoficiĝo. Tamen dum la ĵuro en palaco antaŭ la ĉefministrejo okazis pafado, kiu kaŭzis vundiĝon de 2 ĝendarmoj kaj 1 pasanto. La nova ministro pri internaj aferoj diris, ke la pafado estis izolita evento, kiu ne malhelpis la ĵuron. La nova registaro konsistas el 21 ministroj, inter ili estas 7 virinoj. La averaĝa aĝo de la nova kabineto malaltiĝas ĝis 53 kontraŭ antaŭe 64.
Itala prezidento Giorgio NAPOLITANO priskribis la novan registaron kiel politikeca registaro.

Jam la 1-an de majo Enrico LETTA vizitis Francujon kaj poste Belgujon por diskuti interalie pri la ekonomia politiko de la Eŭropa Unio.


Fontoj