La World Service Authority emisias pasporton por Edward Snowden en Esperanto kaj aliaj ses lingvoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 10-a de julio 2013

Edward Snowden, eksa agento de la CIA.

La Ne-registara organizaĵo World Service Authority (WSA) emisias pasporton por Edward Snowden en la internacia lingvo Esperanto kaj aliaj ses lingvoj (Hispana, Angla, Franca, Araba, Rusa kaj Ĉina). La reprezentantoj de WSA diras ke la dokumento helpos al Snowden iri kien ajn li volu kaj asertas ke la nuna stato lia estas "Klara malrespektado de la artikolo 13 (2) de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu diras la jenon: Ĉiu persono rajtas eliri el iu ajn lando, êc la propran kaj reveni sialanden".

La WSA estis fondita en 1954 kaj iliaj pasportoj estas rekonitaj oficiale de Burkino, Ekvadoro, Maŭritanio, Tanzanio, Togolando kaj Zambio. La pasporto de WSA, ankaŭ konata kiel "Monda Pasporto" kaj "Pasporto de la Monda Civitano" estas oficiale rekonita de la Internacia Civila Aviada Organizo, kio laŭleĝe devus permesi al iu ajn persono eliri de flughaveno kaj vojaĝi per aviadilo.

Aliaj posedantoj de la Monda Pasporto estas Julian Assange, Václav Havel kaj Jawaharlal Nehru.

Fontoj

Eksteraj ligiloj