Kraŝis la pola prezidenta aviadilo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 10-a de aprilo 2010

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur artikolo el Vikipedio, kaj tial estas disponebla nur laŭ la permesilo CC BY-SA 3.0. Informojn pri la fonto vidu sube.

Lech Kaczyński
Floroj antaŭ la prezidenta palaco omaĝante la pasaĝeroj

Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis apud la rusia urbo Smolensk la 10-an de aprilo 2010 je la horo 7:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). Laŭ la unuaj informoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la aviadilo kroĉis arbon pro la nebulo, ĉirkaŭ 1,5 km for de la armea flughaveno Smolenska-Norda (Смоленск-Северный) kaj 300 metrojn flanke de la alteriĝa vojo. En la aviadilo Tu-154 flugis la pola prezidento Lech Kaczyński kun sia edzino, registara reprezentantaro, parlamentanoj kaj la plej altaj polaj oficistoj, inkluzive de la komandantaro de la pola armeo. La reprezentantaro estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la datreveno de la masakro de Katin.

Laŭ nekonfirmitaj raportoj la rusaj aŭtoritatoj estis malkonsilintaj la alteriĝon en Smolensk pro malbona vetero kaj rekomendintaj iri al Moskvo, 350 km oriente, aŭ al Minsko, 300 km okcidente, en Belorusio. La aviadilanoj tamen decidis alteriĝi kaj kvarfoje devis rezigni (resupreniĝi). Ĉe la kvara provo okazis la akcidento.

La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon. Laŭ rusiaj informagentejoj, aviadile estis 132 personoj. La pola ministerio pri eksterlandaj aferoj informis sekve, ke mortis 96 personoj – 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj. Unu persono el la pasaĝera listo, Zofia Kruszyńska-Gust, ne venis al la ekflugo.

Ĉirkaŭ la 9:26 (laŭ UTC) estis donita la informo, ke la prezidenta paro ne vivas.

Laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko, ĉiujn devojn de la mortinta prezidanto transprenis la marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski.

Fontoj