Kampanjo en Twitter por promocii la eŭskan inter la katalunoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Eŭskaj dialektoj.

Kampanjo en Twitter por promocii la lernadon de la eŭska lingvo en Katalunio fare de Euskal Etxea (Eŭska centro) iĝis virusa post kelkaj horoj de sia lanĉiĝo.

Por allogi personojn aliĝi al la komenconta kurso pri la eŭska lingvo, Euskal Etxea proponis al uzantoj de Twitter uzi la etikedon #euskaraéslhora, kiu estas vortludo kun la vortoj Euskara (la nomo de la eŭska lingvo eŭsk-lingve) kaj ara és l'hora ("Nun estas la ĝusta horo" katalun-lingve). Tiu lasta katalun-lingva frazo estas lastatempe ofte uzata de la apogantoj de la kataluna sendependiĝo el Hispanio.
Por partopreni la kampanjon la uzantoj devas skribi, kiu estas ilia plej ŝatata eŭska vorto, kaj uzi la etikedon #euskaraéslhora. Krome la partoprenanto devas nomumi aliajn personojn, por ke ili ankaŭ partoprenu. Euskal Etxea lotumos ĉemizon kaj sakon inter ĉiuj partoprenantoj en la kampanjo.

Fontoj