Greka nov-nazio batis debatkontraŭulinon en televido

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 8-a de junio 2012


Ilias Kasidiaris, grava reprezentanto de greka partio Ĥrisi Avgi ( Χρυσή Αυγή, en traduko "Ora Tagiĝo", ankaŭ latinliterigata Chrysi Avgi) batis debatokontraŭulinon en la vizaĝo dum televida debato. Li estas nun serĉita de la polico.

Ora Tagiĝo ofte preskribita kiel nov-nazie, kaj eniris en la parlamento antaŭ nelonge. La gvidanto Nikos Michaloliakos ne ŝatas la etiketon "nov-nazio", sed neas la Holokaŭston kaj rekomendas politikon klare kontraŭ enmigrintoj. Post nelonge estos greka novelekto.

Dum televida debato Ilias Kasidiaris kverelis kun du reprezentantoj de dekstraj partioj. Unu de ili, s-ino Rena Dourou de partia maldekstra Siriza, menciis ke Kasidiaris estas suspektita de envolvigo en arma prirabo en 2007.

Tiam li perdis la paciencon kaj ĵetis akvoglason en ŝia vizaĝo. Alia debatkontraŭulino, s-ino Liana Kanelli de la Komunista Partio de Grekio, ŝajne ĵetis gazeton al li. Tiam li trifoje batis ŝin en la vizaĝo.

La frakcio estis haltigita de programgvidanto. Poste, Ilias Kasidiaris forlasis la televidstudion. En momento de skribado, li estas serĉita de la polico.


Fontoj