Germana ministro volas post la atakoj en Oslo redukti interretan anonimecon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ministro pri internaj aferoj Hans-Peter Friedrich

Mardo, la 9-a de aŭgusto 2011

Reage al la atakoj de norvega dekstrula ekstremisto Anders Breivik, kiu skribis pri siaj opinioj en blogo, la ministro pri internaj aferoj vokis Federaciajn landojn en Germanio al forlaso de principoj de interreta anonimeco. Gazeton Der Spiegel li diris, ke „leĝoj devas aplikiĝi ankaŭ en Interreto“. Li aldiris, ke „pli kaj pli da homoj subiĝas en virtualan mondon kaj malakiras kontaktojn kun ĉirkaŭa socio. Ili ŝanĝiĝos, sen ke ili rimarkos tion.“

Aliaflanke opozicia eksperto por socialdemokratio Dieter Wiefelspütz tian proklamon alnomis „neimageble naiveca mieno de senpotenco“. Tia reguligado de interreto estas laŭ lia opinio malebla. Sed Der Spiegel atentigas pri Aziaj landoj, kiuj tion atingis – krom Ĉinio ekzemple Sud-Koreio, kiu post memmortigo de Choi Jin Sil, kiu pendiĝis sin post la amasigo de malamaj mesaĝoj en interreto, starigis leĝon por limigi publikigon de anonimaj interretaj informaĵoj. Paĝaroj kun vizitado supera ol 100 000 uzantoj ĉiutage devas postuli por alsendo de informaĵoj identigon de uzanto per dektri-ciferan kodon donitan de registaro.

Laŭ Daegon Cho el Usona universitato Carnegie Mellon en Pittsburgh, publikigo de aŭtora identeco havas kvietigan efikon, elcentaĵo de informaĵoj kun fivortoj aŭ maldecaj esprimoj ĉe tio subiĝas ekde 27 ĝis 20.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Německý ministr chce po útocích v Oslu omezit internetovou anonymitu, el ĉeĥa Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).