Finiĝas la konkuradoj de Sumoo ĉe la Mondaj Ludoj de 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

28-a de julio 2013

Kalio, Kolombio — Ĉe la Koliseo Mariano Ramos de la valodekaŭka ĉefurbo disvolviĝis la lasta tago de la Monda Pokalo de Sumoo, kadre de la programaro de la Mondaj Ludoj de 2013. La Monda Pokalo komenciĝis la 26-an de julio, dum la unua tago de la Mondaj Ludoj, kaj disdoniĝis medaloj je kategorioj Malpeza, Duonpeza kaj Peza por viroj kaj virinoj.

Per la finiĝo de la kategorio Malferma, en kiu partoprenis sumoo-ludantoj de ĉiuj kategorioj, finiĝis la Monda Pokalo. Rusio ĉampioniĝis gajnante 3 orajn medalojn. La Internacia Federacio de Sumoo favore taksis la ludoj, sporte kaj aranĝe, krom diri ke nun la kalianoj konas pli pri sumoo.

80 sumoo-ludantoj, kaj viroj kaj virinoj, partoprenis la Mondan Pokalon de Sumoo en Kalio.

Rezultoj

Viroj

Kategorio Oro Plata Bronce
Malpeza Japanio Japanio Brazilo Brazilo Rusio Rusio
Duonpeza Ukrainio Ukrainio Ukrainio Ukrainio Japanio Japanio
Peza Rusio Rusio Rusio Rusio Venezuelo Venezuelo
Malferma Rusio Rusio Brazilo Brazilo Ukrainio Ukrainio

Virinoj

Kategorio Oro Plata Bronce
Malpeza Japanio Japanio Ukrainio Ukrainio Mongolio Mongolio
Duonpeza Ukrainio Ukrainio Hungario Hungario Rusio Rusio
Peza Rusio Rusio Rusio Rusio Japanio Japanio
Malferma Mongolio Mongolio Ukrainio Ukrainio Rusio Rusio

Fontoj