Fama opoziciulo Boris Nemcov estis pafmurdita en Moskvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 27-a de februaro 2015

Boris Nemcov dum la Marŝo por paco kaj libereco. Moskvo. La 15-a de marto 2013.


La fama rusia opoziciulo Boris Nemcov estis pafmurdita je 23:15 (moskva tempo) la 27-an de februaro 2015 sur la Granda Moskvorivera ponto en Moskvo.

Li promenis post vespermanĝo en Ŝtata ĉiovendejo kaj iris direkte al sia loĝejo en strato Malaja Ordinka kun sia amikino, ukraina modelino Anna Durickaja. Nekonatoj sepfoje pafis el blanka aŭto Ford Focus aŭ Ford Mondeo al dorso de Boris Nemcov kaj kvar kugloj trafis lin. Li estis vundita ĉe la kapo, koro, hepato kaj stomako, kaj mortis surloke.

Krimuloj forveturis. Polico komencis serĉoperacon. Oni jam identigis aŭtokodon de la aŭto. Prezidanto Vladimir Putin esprimis kondolencojn al la familio de la politikisto kaj prenis la enketadon sub personan kontrolon.

La murdo okazis nur du tagojn antaŭ la opozicia kontraŭkriza marŝo “Printempo”, okazonta la 1-an de marto.

Fontoj