Esperanto-aranĝoj en aŭgusto 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 5-a de aŭgusto 2013

1 - 8 aŭgusto,
Hungario
Internacia Junulara Semajno ĉe Tisza-tó, Hungario. IJS ĉi-jare okazos ĉe belega lago en la orienta parto de Hungario. Amuza aranĝo kun bunta programo ĉefe por junuloj. Inf.: Stela Besenyei steleto@gmail.com
2 - 10 aŭgusto
Germanio
SOMERE en Dahlem-Baasem, Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando! Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvokursoj - kaj agrabla internacia etoso :-) Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de
3 - 10 aŭgusto
Kroatio
Adriatika feriado en Prvić Luka (insulo Prvić, en la insularo de urbo Šibenik, Kroatio. Feria kaj turisma aranĝo kun esperantaj programoj kaj vizitoj al naciaj parkoj. Inf.: Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Rete: dec.kroatio@gmail.com
3 - 10 aŭgusto
Italio
80-a Itala Kongreso de Esperanto en Castellaro apud San Remo. Pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso
3 - 10 aŭgusto
Francio
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, post-REF en Greziljono, Baugé, Francio. Farado de maskoj kaj manpupoj. Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
3 - 10 aŭgusto
Ĉeĥio
63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) en Svitavy, Ĉehio. Prelegoj kaj diskutoj, diservoj, ekskursoj, kultura programo. Inf.: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉehio. Rete: polnicky@quick.cz aŭ cea.polnicky@quick.cz
3 - 11 aŭgusto
Rusio
Amika rondo en N. Tagil – en Niznij Tagil, Rusio. Renkonto, dediĉita al la festo-tagoj de la urbo. Inf.: Larisa Kuzmenko, str. Kushvinskaja 25-A, RU-622013 N. Tagil, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru
5 - 15 aŭgusto
Pollando
46-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Filmo-Festivalo en Szczawno Zdrój, malnova kuracurbo en Pollando. Dum la restadon ni ofertas atrakciajn turismajn ekskursojn, komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn, lokajn atrakciojn i.a. koncertojn en kuracdomo, eblecon profiti la kuracprocedojn, filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński, partoprenon en Filma Festivalo, lingvajn kaj societajn ludojn. Inf.: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Kościuszki 35 B, PL-50-0011 Wrocław, Polio, aŭ rete: sea@europonto.org aŭ pomer@wp.pl, tel: + (48)-71-3414189 aŭ poŝtelefono 606995113
6 - 16 aŭgusto
Ukrainio
Milan Zvara Esperanto-turista marŝo en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
10 - 17 aŭgusto
Francio
Teatra Aktora Semajno en Greziljono, Baugé, Francio. Por amantoj de teatro originala en Esperanto; dezirantaj labori kun profesia aktoro kaj lerni iom pri teatro kaj verkado de teatraĵo. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
10 - 18
Belgio
FESTO-2013 en Kelmis, (apud Aachen), en eksa Neutral-Moresnet, Belgio. La renkontiĝo okazos meze de neordinara memoraĵplena loko ... ĉar temas pri la teritorio de la iama proklamita "Esperanto-ŝtato" AMIKEJO !
12 - 16 aŭgusto
Francio
Promeni tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre, fungologo. Promenado en naturo kaj malkovro de specioj de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesaj medioj; verko de artikoloj por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn - kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, Rete: informoj@kvinpetalo.org
16 - 18 aŭgusto
Ĉinio
7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio - EKNI – en Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo "Penege plibonigu la Esperantan kapablon". Ne mankos aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero, ekskursoj ktp. Inf.: Wu Guojiang, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio. Telefono kaj fakso: (024) 52650322. Retadreso: ghemelurboj@yahoo.com.cn kaj amikeco999@21cn.com
16 - 18 aŭgusto
Serbio
6-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj en urbo Niŝ. Inf.: Lela Stanković, naselje "Nikola Tesla", Baštovanska 3, RS-18110 Niš, Serbio., rete: nebo-d@eunet.rs
17 - 24 aŭgusto
Francio
17-aj Pluezekaj Renkontiĝoj en Pluezek, Bretonio, Francio. Gaja kaj varmkora renkontiĝo en bretona ĉemara vilaĝo - ĉi foje kun Koreia jaro... kaj kun variaj vesperaj programoj (inter ili teatraĵo de Georgo Hadzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ, koncerto de Interkant, ktp). Inf.: Pluezeka Esperanto-Asocio, rete: marbordo@gmail.com
19 - 25 aŭgusto
Germanio
23-a KISO en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO
19 - 26 aŭgusto
Israelo
IJK 201369-a IJK, Internacia Junulara Kongreso en Nazareto, Israelo. Inf.: eli@esperanto.org.il
28 aŭgusto - 3 septembro
Bulgario
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Obzor, Bulgario. Estas bonvenaj esperantistoj kun viddifektoj kaj iliaj amikoj por ĝui la veluran maron kaj priparoli gravajn aferojn, koncerne disvolviĝon de Esperanto-movado inter blinduloj, iliaj rajtoj kaj atingoj. Inf.: Dimo Penev Dimov. ĴK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1, BG-9027 Varna, Bulgario. Rete: dimodimov19@gmail.com
31 aŭgusto - 1 septembro
Usono
Urba Semajnfino: Sirakuso en Sirakuso, Novjorkio, Usono (Syracuse, New York, US). Urba Semajnfino: Sirakuso okazos en Sirakuso, Nov-Jorkio, Usono. Venu, esploru urbon kiu estas riĉa je historio, kaj ĝuu Esperanton kun novaj kaj malnovaj amikoj. Inf.: Syracuse Esperanto Society, mail@syracuseesperanto.org"


Fontoj