Ekstervica beta-eldoneto de Firefox 4 kun nur etaj ŝanĝoj
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Merkredo, la 15-a de septembro 2010
Hieraŭ Mozilo faris ekstervican beta-eldonon de Firefox 4.
Tiu ĉi beta-eldono estas la 6-a, kaj havas nur du gravajn ŝanĝojn, korektojn de jenaj problemoj:
- akcidenta plenumĉesiĝo en Vindozo;
- ricevado de butonpremoj kaj similaj eventoj, fare de kromprogramoj plenumiĝantaj en malaktivaj folioj, en Mac OS X.
Krom tio estis nur kelke da bagatelaj ŝanĝoj (vidu la plenan liston, se vi interesiĝas kaj komprenas la anglan lingvon).
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) «Firefox 4 Beta Release Notes» – Mozila Fondaĵo, 14-a de septembro, 2010
Vidu ankaŭ [redakti]
- Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS (artikolo pri la antaŭa beta-eldono)