Ekfunkciis la domajno .eus

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 15-a de aprilo 2014

La domajno .eus estis aprobita de la Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn (ICANN) la 15-an de junio 2013 kaj hodiaŭ ekfunkciis la unua retpaĝo, kies domajno estas .eus. Tiu domajno estos uzata por aferoj rilataj al la eŭska lingvo kaj la kulturo de Eŭskio.

Domeinuak.eus estas la unua retpaĝo, kiu uzas tiun domajnon; en ĝi nun nur aperas filmo eŭsk-lingva. La fondaĵo PuntuEus sciigos la 26-an de aprilo pri la detaloj kaj venontaj fazoj de la procezo por tute funkciigi la domajnon. Baldaŭ eblos fari petojn por registri retpaĝojn sur tiu domajno.

Fontoj