Dek du mortintoj kaj pli ol mil vunditoj post neĝado en Japanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

15-a de februaro 2014

Tokio, Japanio — La fortaj neĝadoj falantaj en granda parto de Japanio ekde vendredo, kaj kiuj estas la plej fortaj de la lastaj 45 jaroj, lasis dek du mortintojn kaj pli ol mil vunditojn, raportis hieraŭ la novaĵ-agentejo Kyodo. En kelkaj urboj, oni registris historiajn valorojn pri la neĝ-akumuliĝo. La Japana Meteologia Agentejo daŭre viglas, ĉar la neĝo-faloj daŭros hodiaŭ en la regiono de Tohokuo, nord-oriente de la lando.

Post la ŝtormo, unu persono forpasis pro aŭto-kolizio sud-okcidente de Tokio, aliaj tri personoj forpasis, post kiam tegmento falis pro la pezo de la neĝo. Aldone, pluraj flugoj estis nuligataj en la Internacia Flughaveno Haneda de Tokio, dum ankaŭ ŝoseoj kaj fervojoj estis fermataj en la ĉefurbo kaj ene de la lando. En la gubernioj de Mijagi kaj Jamagata, nord-oriente de la lando (Tohokuo), okazis lavangoj sur la ŝoseoj.

En la urbo Kofu, 100 kilometroj okcidente de Tokio, tagiĝe estis pli-ol-unu metro da neĝo sur la strato, historia rekordo, laŭ informoj de NHK. En Tokio, la registro estis 45 cm, la plej granda ekde 45 jaroj. La Japana Meteologia Agentejo avertis pri eblaj neĝ-lavangoj en Kanto, kie situas la japana ĉefurbo.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Doce muertos y más de mil heridos ha dejado nevada en Japón, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).