CC0 tradukita en la nederlandan

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 18-a de marto 2014

Permesilo, kiu ebligas aŭtorojn dediĉi siajn verkojn en publika havaĵo, estis tradukita en la nederlandan. Temas pri tute unua traduko de la permesilo. Pri la tradukado kunlaboris organizaĵoj Creative Commons Nederland kaj Creative Commons Belgium.

Laŭ nova politiko de organizaĵo Krea Komunaĵo, kiu ofertas la permesilojn, ĉiuj novaj permesiloj estas tradukataj tiel, ke ili estu ekvivalentaj kun originala angla lingvo kaj pro tio ankaŭ devigaj. En antaŭaj versioj de permesiloj Krea Komunaĵo estis deviga teksto en unu ĉefa lingvo kaj alilingvaj tradukoj servis nur por informi uzantojn.

Permesilo CC0 estis publikigita en 2009 kaj ĝi estis proponita tiel, ke ĝi ebligis kreantojn oferti iliajn verkojn en publika havaĵo rezignante iliajn aŭtorajn kaj aliajn rilatajn rajtojn en la plej vasta amplekso, kiel eblas ene de validaj leĝoj. Se la rezigno ne eblas, CC0 ofertas al la publiko senkondiĉan, nerevokeblan, neekskluzivan, kaj teritorie nelimigitan permesilon por uzo de verko por kia ajn celo. CC0-n uzas institucioj, registraroj kaj unuopaj aŭtoroj por siaj verkoj, kiuj povas esti libere uzataj sen limigoj.

Fontoj