Bonaero okazigos la Junularajn Olimpiajn Ludojn de 2018

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 4-a de julio 2013

Hodiaŭ, la membroj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) elektis Bonaeron, Argentino kiel sidejo de la Junularaj Olimpiaj Ludoj de 2018. Anocis la prezidanto de IOK, Jacques Rogge, post la balotado dum la Eksterordinara Sesio de IOK, okazigita en Laŭzano, Svizio.

Ni havis tri bonegajn kandidatojn [...] ĉiuj tre kapablaj okazigi memorindajn Junularajn Olimpiajn Ludojn de 2018. Mi ŝatus gratuli Bonaeron [...] pro ties dediĉo kaj entuziasmo [...] ili havigos platformon en kiu la junaj atletoj de la mondo povos konkuri kaj lerni pri la principoj Olimpiaj.
Jacques Rogge

Bonaero venkis Glasgovon (Britio) kaj Medeĝinon, (Kolombio). Antaŭ ol la balotado, la urboj kandidataj prezentis 15-minutajn prelegojn, kaj poste respondis demandojn. La kunvenon estris Claudia Bokel, prezidentino de la Prijuĝa Komisio.

La ĉefurbo argentina prelegis unue, parolis la prezidanto de la Argentina Olimpia Komitato, Gerardo Werthein, ĉefo de la registaro de la urbo, Mauricio Macri, la sporta embasadoro, Agustín Pichot kaj Florencia Habif. En Laŭzano ankaŭ ĉeestis Claudio Morresi, Sekretario pri Sportoj.

Tiel finiĝas la proceso de elektado iniciita en septembro 2011. Post longa revizio de la dokumentaroj la Plenuma Komitato de IOK eletis ĉi-urbojn kiel kandidatoj dum kunveno en Laŭzano en februaro 2013. Estis postlasitaj Gvadalaharo (Meksiko), Poznano (Pollando) kaj Roterdamo (Nederlando). La Junularaj Olimpiaj Ludoj - Bonaero 2018 okazos de la 11-an ĝis 23-an septembro de 2018.

  • Unua rondo 1:
Bonaero – 40
Glasgovo – 13 (Postlasita)
Medeĝino – 32
  • Dua rondo:
Bonaero – 49
Medeĝino – 39 (Postlasita)


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Buenos Aires es elegida sede de los Juegos Olímpicos de 2018, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).