Aviadilo de AirAsia malaperis super la Java Maro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Sud-Orienta Azio > Indonezio > Bangka-Belitungo > Belitungo >

Dimanĉo, la 28-a de decembro 2014

La malaperinta aviadilo en 2011.
Fonto: Aero Icarus/Commons

La aviadilo Airbus A320 de AirAsia malaperis super la Java Maro, Indonezio, antaŭ kelkaj horoj laŭ raporto de la entrepreno publikigita hodiaŭ. En la aviadilo estis almenaŭ 155 personoj, sed laŭ aliaj raportoj tie estis 162 personoj.

Funkciulo de la indonezia Ministerio pri Transporto, Hadi Mustofa, konfirmis, ke la aviadilo perdis kontakton kun la kontrolturo en loka tempo 06:17, dum ĝi flugis proksime al insulo Belitungo, situanta kontraŭ la orienta marbordo de Sumatro. La flugo QZ8501 ekflugis de Surabajo, Indonezio, cele de Singapuro, kie ĝi devis surteriĝi en singapura tempo 08:30. Vojaĝis po unu singapurano, malajziano kaj brito, tri koreoj kaj 149 indonezianoj. En la avianaro estis ses indonezianoj kaj unu franco.

CCTV kaj aliaj amaskomunikiloj lokaj raportis, ke oni permesis al la aviadilo ŝanĝi la altecon pro la malbona stato de la Java maro. La aviadilo eniris lokon sen servo de radaro kaj iom poste, kiam ĝi devis reaperi, tion ne faris. Supozeble la aviadilo kraŝis oriente de la insulo Belitungo.

Indonezio kaj Malajzio ekis la serĉ-mision de la aviadilo. AirAsia aktivigis telefonnumeron por familianoj kaj amikoj de la pasaĝeroj.

La pasintan 8-an de marto, la Flugo 370 de Malaysia Airlines malaperis kun 239 personoj kvardek minutojn post la ekflugo el Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio, cele de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Krome la pasintan 17-an de julio, la Flugo 17 de Malaysia Airlines kun 295 pasaĝeroj kraŝis en Donecka provinco, kiam ĝi flugis de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro.

Fontoj