Atlético de Madrid venkas al Real Madrid 0-1

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 29-a de septembro 2013

Ambaŭ teamoj enirantaj.
Fonto: LauraHale

Hieraŭ ĉe la stadiono Santiago Bernabéu de Madrido, Real Madrid malvenkis 0-1 kontraŭ sia urba kontraŭulo Atlético de Madrid dum la ĉi-jara versio de la tipa Derbi madrileño. La pasinta fojo kiu Atlético de Madrid venkis al Real Madrid por ligo estis en 1999.

Diego Costa faris la unusolan golon de la matĉo, post dek minutoj kiam la regado de la pilkado estis de Real Madrid. Post la golo, Real Madrid ne povis kontroli denove la pilkon kaj Atlético sukcesis malhelpi la ludon de Real Madrid. La ludantoj de Atlético de Madrid ankaŭ malrapidigis la ludojn per faŭloj.

Golo de Diego Costa.
Fonto: LauraHale

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Atlético de Madrid defeats Real Madrid 1-0 in 2013 derby, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).