60,6 milionoj da personoj parolas alian lingvon ol la anglan hejme en Usono

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 8-a de aŭgusto 2013

Laŭ censo, 60,6 milionoj da personoj en Usono parolas hejme alian lingvon ol la anglan, kaj el tiuj, preskaŭ du trionoj parolas la hispanan. La hispana estas la dua plej parolata lingvo en Usono kun 37,6 milionoj da parolantoj, tio estas 12,9% el la tuta loĝantaro de la nordamerika lando.

Sekvas la ĉina (2,9 milionoj), la tagaloga (1,6 milionoj), la vjetnama (1,4 milionoj), la franca (1,3 milionoj), la germana kaj la korea (1,1 milionoj). El la parolantoj de la franca kaj la germana pli ol 80% scipovas la anglan "tre bone", kaj el la parolantoj de la ĉina, korea aŭ vjetnama malpli ol 50% scipovas la anglan je tiu nivelo. El la parolantoj de hispana nur 5,6% ne scipovas la anglan "tre bone". Laŭ la censo tio signifas ke la dulingvismo ne afektiĝas pro la hejma parolado de la hispana.

La elcento da personoj kiuj ne parolas la anglan hejme ŝanĝas multe inter la ŝtatoj. De 44% en Kalifornio ĝis nur 2% en okcidenta Virginio. La urbo de Laredo, en Teksaso, estas la municipo kun pli da neanglalingvanoj, 92% el la municipo.


Fontoj