18 maristoj kaptitaj en alfundiĝinta submarŝipo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 15-a de aŭgusto 2013

INS Sindhurakshak februare ĉi jare
Fonto: Brian Burnel
.

La Barata mararmeo informis ke du eksplodoj en INS Sindhurakshak, Rusia Kilo-kategoria submarŝipo, kaptis almenaŭ 18 ŝipanojn. Mararmeaj oficiroj avertis la familanojn de la ŝipanoj esti "pretaj por la plej malbono".

La akcidentita ŝipo alfundiĝis en sia albordiĝa punkto en Mumbajo kaj nun videblas nur etan parton sur la surfaco mara. La kialo de la eksplodoj ankoraŭ ne estas certa.

Incendio kiu komenciĝis pro la eksplodoj jam estas estingita kaj kelkaj ŝipanoj kiuj sukcesis eskapi ricevis helpon. Subnaĝantoj provas trovi la supervivantojn kaj emerĝigi la submarŝipon.

Dum 2010, okazis incendio post eksplodo ĉe la ĉambro de la baterio en la INS Sindhurakshak, mortigante unu ŝipanon. La submarŝipo antaŭ nelonge revenis el Rusio, post reviziado kaj ĝisdatigo post la incidento de 2010.

La Barata Mararmeo havas dek dizel-elektrajn submarŝipojn Kilo-kategoriaj en sia ŝiparo. Ĉi tiuj incidentoj okazis apenaŭ kelkaj tagoj post la lanĉo de la unua aviadilŝipo de la lando, la INS Vikrant , kiu la Mararmeo nomas sian "Kronjuvelo".

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Explosion sinks Indian Navy submarine, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).