Ĉinaj verkistoj kontraŭ Apple pro aŭtorrajtoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 19-a de marto 2012

La fama ĉina verkisto Han Han (ĉine 韩寒)

Dudek du ĉinaj verkistoj postulas pagon de Apple pro vendado de senpermesaj kopioj de siaj verkoj. Ili postulas 50 milionojn da juanoj (6 milionoj da € / 7,7 milionoj da usonaj $), ĉar Apple enspezas 30% el la pagoj de tiuj vendoj. Tiu miliona kvanto ŝajnas ne esti ankoraŭ konfirmita. Laŭ la aŭtoroj, inter kiuj troviĝas Han Han (ĉine 韩寒), kiu estas tre fama en Ĉinio, la usona entrepreno vendis 95 el siaj libroj per sia interreta vendejo.

La aŭtoroj ankaŭ plendis pri la malrapida respondo de Apple al ilia postulo forigi la librojn el la vendejo. Carolyn Wu, proparolantino de Apple diris, ke la plendoj estos taŭge atentitaj, ĉar la entrepreno komprenas la gravecon de la afero. Tamen, ŝi rifuzis paroli pli detale pri la afero.

La aŭtoroj ekprocesis la usonan entreprenon jam en januaro ĉi-jare. La advokato de la verkistoj diris, ke tiam, Apple forigis kelkajn el la libroj sed poste kelkaj libroj aperis denove en la vendejo. La advokato akuzas Apple-on pri nepuno de la uzantoj de la vendejo, kiuj reaperigis la librojn por vendi ilin.

Fontoj